Ĉe la urborando, kie nun mi vivas, se la krepusko descendas, per molaj flugiloj, kiel etaj vespertoj, la fulgo flirte flugpendas, kaj ĝi dure kaj dike, simile al guano, sur ĉio eksedimentas. La animon same ĉi epok' sursidas, kaj kiel sur la tegmenton el lado breĉita nur vane alsendas la pluvoj pezan torenton, la tristo ne povas de l' koro forlavi ŝtoniĝintan sedimenton. Ĉu sango ĝin lavos? Jen kiaj ni estas: gent' nova, nova armeo, malsame la haroj gluiĝas al kapo, malsamas nia ideo, malsamas prononco. Ne dio, nek menso, sed karbo, fero, oleo, la materio reala nin kreis, verŝinte nin al la fundo de fandformiloj de hida socio, sovaĝajn, ardajn, ke nun do ni firme tenu nin por la homaro sur la eterna grundo. Jen kiel post pastroj, soldatoj kaj burĝoj nun iĝis ni la fidelaj leĝplenumantoj; kaj tial la senco de ĉiu homverko per ŝvelaj sonoroj en ni zumegas kiel akordoj violonĉelaj. Neekstermeblajn ja tiel multege, kiel nin, de post la apero de l' sunsistemo, oni ne ekstermis sur la grandpasea tero, vizitis la hejmojn malsato, armilo, bigoteco kaj ĥolero. Humiligita en tia grado neniam estis venkonto, kiel vi ofendis nin sub la steloj per humiliga honto: Al ter' ni rigardis. Al ni apertiĝis ties grandsekreta fonto. Jen kiel la kara estaĵ', la maŝino eksovaĝis ĝis rabio: fragilaj vilaĝoj frakasiĝas kiel sur flak' la febla glacio, ĉieltondras, mortero de urboj defalas, se ĝi saltas por funkcio. Kiu — ĉu l' bienulo — la hundon sovaĝan de ŝafisto deadmonas? Kun ni ja infanis, kun ni ja plenkreskis la maŝin'. Ni ĝin disponas, obeeman beston. Nu, ĝin kvietigu, ĝian nomon ja ni konas. Ni vidas jam: baldaŭ vi ĉiuj vin ĵetos sur la genuojn treme, kaj al ĝi, kiu estas por vi nur posedo, ekpreĝos vi nur pieme, sed sole al tiu ĝi estas sindona, kiu ĝin nutradis meme. Jen ni, infanoj de la materio! Suspekteme ni nin kuntenas, Nian koron levu! Ja, kiu ĝin levos, al tiu ĝi apartenas. Tiele forta ja povas esti, nur kiu per ni plenas. La koron supren, ek, super uzinojn! Tian grandan, fulgan koron nur spertis, kiu sunon vidis droni en ties fuman vaporon, kaj kiu de l' ŝaktaj profundoj de l' tero jam aŭdis pulsosonoron. Hej supren, supren! Sur ter' dividita pro nia spiro ŝancela jam jelpas, vertiĝas la lataj bariloj, kiel en ventego anhela. Plu blovu, alblovu! Kaj supren la koron! Ĝi fumu en alto ĉiela! Ĝis nia belega kapablo: la ordo klariĝos en ilumino, per kiu konscios la homintelekto pri l' finohava senfino, pri fortoj produktaj en mondo ekstera, kaj pri l' instinktoj en sino. Ĉe la rando de l' urbo, la poet', la parenco, per tiu ĉi kant' kriegas, kaj rigardas, ke l' fulgo falanta, falanta plu mole kaj grase gregas, kaj dure kaj dike, simile al guano, sedimente ĉion tegas. Lia vort' kiel vitro rompita tintadas, sed (inĝenier' de magio de l' mondo donita) li jam enrigardas futuron de luma konscio, kaj li en si kreas, kiel vi ekstere, la mondon de harmonio. |